MUMIO ANTAŬ LA JUĜA SEĜO DE OSIRIS

Miajn lipojn ne forlasas spir' mensoga, falsa blov'.
Justan bruston mi malfermas antaŭ vi por juĝa prov'.
Pigre mi ne nenifaris, fremdan teron ne uzurpis,
nek vidvinon suferigis, nek per ruza trompo kulpis,
sanktan birdon mi ne sagis,
kaj nun antaŭ Juĝistaro sankte-sankta
jen mi staras, mian juĝon atendanta.
Pura estas mi, jes, pura, mano pura, buŝo pura,
pesu do min, savu, savu, savu min,
ho Osiris, vi Perfekta, kaj vi, dioj, kvardek kvin.

Miajn lipojn ne forlasis spir' mensoga, falsa blov'.
Sanktan fajron mi ne estingis, piis ĉiu mia mov',
sanktajn birdojn mi ne ĉasis, sanktajn fiŝojn mi ne hokis,
bovojn de bienoj diaj forkonduki ne arogis,
kaj neniam mi malsati lasis mian laboriston,
ne estigis larmon, triston,
mi ne trompis eĉ po fingro por manplato,
mi ne ĵuris false en proces-rilato,
pura estas mi, jes, pura, mano pura, buŝo pura,
pesu do min, savu, savu, savu min,
ho Osiris, vi Perfekta, kaj vi, dioj kvardek kvin.

Miajn lipojn ne forlasas spir' mensoga, falsa blov',
mi laboron ne postulis pli ol laŭ la homa pov',
al kanaloj elfositaj mi la vojon ne forbaris,
al ĝusttempaj kaj gustlokaj fluoj digon mi ne faris,
sklavon antaŭ lia mastro mi malice ne akuzis,
mian povon ne misuzis,
ne senigis mi de lakto suĉinfanon,
de mortinto mi ne ŝtelis for la panon,
pura estas mi, jes, pura, mano pura, buŝo pura,
pesu do min, savu, savu, savu min,
ho Osiris, vi Perfekta, kaj vi, dioj kvardek kvin.